Laibach (muzika grupo)

Laibach
Koncerto de Laibach. Malantaŭe oni povas vidi la Laibach-Signon.
Koncerto de Laibach. Malantaŭe oni povas vidi la Laibach-Signon.
Fondo 1980
Ĝenro Industria muziko
Oficiala retejo Laibach.nsk.si
Muzikistaro
Voĉo Milan Fras
Lumado Ivan Novak
Voĉo, Sintezilo Mina Špiler
Drumo Janez Gabrič
Sintezilo Luka Jamnik
Sintezilo Primož Hladnik
Voĉo, Tamburo Eva Breznikar
Voĉo, Tamburo Nataša Regovec
Sintezilo Damjan Bizilj
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Laibach estas slovendevena muzikgrupo. Ĝi prezentas la muzikan parton de artkolektivo Neue slowenische Kunst (germane por: Nova Slovena Arto) memkreita en 1984.

Ĝian ĝenron oni komune taksas Industria, ĉar dum ĝiaj tridek ses publikaĵoj ĝi oftege ŝanĝis la ĝenron sed nuntempe oni ne povas atribui al la grupo nur unu ĝenron. Por krei kolizpotencialon kun la registaro la muzikantoj vole elektis la malnovan, germanan nomon de slovena ĉefurbo Ljubljano, kiu ne estis volonte aŭdita dum la socialista regado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search